Kelkaj homoj emas aldoni la finaĵon -o al vortoj de siaj gepatraj lingvoj. Sed tio igas Esperanton nekomprenebla al homoj de aliaj landoj.
Do, ne estas bona ideo inventi novajn radikojn nur por ke Esperanto iĝu pli simpla al iu gepatra lingvo. Pli bone ke Esperanto restu lingvo facila, regula, kaj internacia. Resume, ke ĝi restu kiel "la bona lingvo", kiel difinis Claude Piron.
La progreso de nia socio postulas ja la uzon de novaj konceptoj, de novaj vortoj. Sed antaŭ ol krei neologismojn, ni devas kontroli ĉu ne eblas uzi la fundamentajn kaj oficialajn radikojn, por konservi la internaciecon, regulecon kaj facilecon de Esperanto.
Koni la Fundamenton de Esperanto kaj la Bazan Radikaron Oficialan estas devo de ĉiu bona Esperantisto.
La Baza Radikaro Oficiala estas listo de vortoj farita de la Akademio de Esperanto, en kiu oni kolektis ĉiujn oficialajn kaj fundamentajn radikojn kaj listigis ilin laŭ ofteca kriterio.
Krom tiu nepra graveco, ĉi tiu verko prezentata en alloga, portebla formato, estas bonega instruilo.
Por flue regi lingvon oni devas pensi rekte en tiu lingvo, oni evitu tradukojn. La rezultoj de rektaj metodoj estas ĝenerale superaj kompare kun metodoj, kiuj ofte uzas tradukojn.
En ĉi tiu libreto la lernantoj povas konsulti la plej gravajn vortojn de Esperanto, kaj lerni ilin per Esperanta difino aŭ helpe de bildo. Tiel oni kreas rapidan vojon inter la koncepto kaj la vorto en Esperanto, sen la devojo de la traduko. Se dum leciono lernanto demandas tradukon de iu vorto, anstataŭ simple traduki ĝin, la instruisto povus laŭtlegi la difinon. Tiel la instruisto instruos Esperanton per Esperanto.
Ĉi tiu Ilustrita Oficiala Radikaro estas ege utila konsultilo, kiu devus esti en la poŝo de ĉiu lernanto de Esperanto.
Emílio Cid
Assinar:
Postar comentários (Atom)
Nenhum comentário:
Postar um comentário