sexta-feira, 31 de outubro de 2008

Baza Esperanto - 1-a Leciono

1-a Leciono - Teorio: Prononco kaj vortspecoj

I - La plej facilaj aspektoj de la prononco

1. Esperanto estas lingvo tre logika. Jen la unua regulo:
"Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita." (Zamenhof, Fundamenta Gramatiko)

La litero havas nur unu prononcon, kaj sufiĉas dudek ok literoj.
La vorto kun pli ol unu silabo havas la akcenton sur la antaŭlasta.
La vokaloj estas nomataj per unu sono.
La konsonantoj estas nomataj per aldono de la finaĵo -o.
En tiu kadro la prononco de la Esperantaj literoj kaj de iliaj nomoj estas indikataj interkampe per portugalaj literoj:
Aa (a) Gg (gô) Kk (kô) Ss (ssô)
Bb (bô) Ĝĝ (djô) Ll (lô) Ŝŝ (chô)
Cc (tsô) Hh (hô) Mm (mô) Tt (tô)
Ĉĉ (tchô) Ĥĥ (hô gut.) Nn (nô) Uu (u)
Dd (dô) Ii (i) Oo (ô) Ŭŭ (uô)
Ee (ê) Jj (iô) Pp (pô) Vv (vô)
Ff (fô) Ĵĵ (jô) Rr (rô) Zz (zô)

2. La vokaloj estas unusonaj, kaj sufiĉas kvin.
Komparu ilin kun la portugalaj vokaloj:
a - ĉiam malfermita, kiel en "gato" (kato); ne kiel em "cama" (lito). Do, estas diferenco inter la portugala vorto "Esperanto" (fermita a) kaj la vorto "Esperanto" en internacia lingvo (malfermita a).

e - ĉiam fermita kaj klara, kiel en "Atenas" (Ateno); ne kiel en "festa" (festo).

i - ĉiam natura, kiel en "dividir" (dividi).

o - ĉiam fermita, kiel en "ovo" (ovo); ne kiel en "cobra" (serpento); ne prononcu kiel "ovu", sed klare kiel "ovo".

u - ĉiam natura, kiel en "puro" (pura).

quinta-feira, 30 de outubro de 2008

Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto - Antaŭparolo - Emílio Cid

Kelkaj homoj emas aldoni la finaĵon -o al vortoj de siaj gepatraj lingvoj. Sed tio igas Esperanton nekomprenebla al homoj de aliaj landoj.
Do, ne estas bona ideo inventi novajn radikojn nur por ke Esperanto iĝu pli simpla al iu gepatra lingvo. Pli bone ke Esperanto restu lingvo facila, regula, kaj internacia. Resume, ke ĝi restu kiel "la bona lingvo", kiel difinis Claude Piron.
La progreso de nia socio postulas ja la uzon de novaj konceptoj, de novaj vortoj. Sed antaŭ ol krei neologismojn, ni devas kontroli ĉu ne eblas uzi la fundamentajn kaj oficialajn radikojn, por konservi la internaciecon, regulecon kaj facilecon de Esperanto.
Koni la Fundamenton de Esperanto kaj la Bazan Radikaron Oficialan estas devo de ĉiu bona Esperantisto.
La Baza Radikaro Oficiala estas listo de vortoj farita de la Akademio de Esperanto, en kiu oni kolektis ĉiujn oficialajn kaj fundamentajn radikojn kaj listigis ilin laŭ ofteca kriterio.
Krom tiu nepra graveco, ĉi tiu verko prezentata en alloga, portebla formato, estas bonega instruilo.
Por flue regi lingvon oni devas pensi rekte en tiu lingvo, oni evitu tradukojn. La rezultoj de rektaj metodoj estas ĝenerale superaj kompare kun metodoj, kiuj ofte uzas tradukojn.
En ĉi tiu libreto la lernantoj povas konsulti la plej gravajn vortojn de Esperanto, kaj lerni ilin per Esperanta difino aŭ helpe de bildo. Tiel oni kreas rapidan vojon inter la koncepto kaj la vorto en Esperanto, sen la devojo de la traduko. Se dum leciono lernanto demandas tradukon de iu vorto, anstataŭ simple traduki ĝin, la instruisto povus laŭtlegi la difinon. Tiel la instruisto instruos Esperanton per Esperanto.
Ĉi tiu Ilustrita Oficiala Radikaro estas ege utila konsultilo, kiu devus esti en la poŝo de ĉiu lernanto de Esperanto.

Emílio Cid

terça-feira, 28 de outubro de 2008

Baza radikaro oficiala de Akademio de Esperanto kun difinoj

Komenca litero A

-a = finaĵo por adjektivoj (alta, monda, bela)
abelo = eta besto (insekto), kiu produktas mielon
abio = pingloarbo
abomeno = malamego ĉu pro fizika ĉu pro morala kialo
aboni (tr) = ade ricevi, laŭ kontrakto, gazeton, servon, ktp
abrikoto = flavoranĝa frukto de abrikotujo
abrupta = malagrable subita
absoluta = senkondiĉa, malrelativa
abstini (ntr) = ne permesi al si, pro principo, iajn plezurigajn agojn (manĝi, trinki, fumi, ktp)
abstrakta = malkonkreta; estanta en pensoj
absurda = kontraŭa al la komuna saĝo (la ideo pri la senfina movo estas absurda)
abunda = estanta en pli ol sufiĉa kvanto
acida = kun akra gusto, kiel citrono
-aĉ = vortparto esprimanta malbonecon, malbonan kvaliton (malbela, maltaŭga domo: domaĉo)
aĉeti (tr) = akiri per mono (oni vendas ion, mi aĉetas ĝin)
-ad = vortparto esprimanta daŭran agon aŭ ripetiĝon (lernado, pafado)

Libreto Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto
Luiz Portela
Eldonejo Pentuvio
www.pentuvio.com

segunda-feira, 27 de outubro de 2008

Lernu Vortaro - Komencanta litero P

PRAKTIKO

Apliko de la reguloj aŭ principoj de arto aŭ scienco, kontraste kun la teorio:

Ŝi finis la universitaton kaj komencis medicinan praktikon.
Ni faris longajn praktikajn provojn kun nia projekto.
Montriĝis, ke la instrumento estas tre praktika.
Ĉiuj viaj konsiloj estis praktike senutilaj.
Homoj venas al la aranĝoj praktiki Esperanton.
Mi ĵus komencis praktikadon.
Ĉi tie laboras multaj praktikistoj.
Povas esti, ke kelkaj flankoj de la regularo poste montriĝos nepraktikaj

PECO
1. Parto de solida korpo, derompita aŭ detranĉita:
Bongusta peco longe ne atendas.
Seka panpeco, sed en libereco.
Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
Mi tuj pecetigos la panon.
Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.
Li ekkoleris kaj dispecigis la vazon.
Ankoraŭ restis kelkaj rondpecoj de kolbaso.

2. Parto de spaco aŭ tempo, aparte rigardata:
Ni iris kune pecon de la vojo.

3. Ĉiu el la apartigeblaj partoj, kies kunmetado kaj kuniĝo konsistigas kompletan tuton, aparaton, maŝinon kaj simile:
La aŭto ne veturas - verŝajne iu peco difektiĝis.
La robo de la knabino estis diverspeca.
Mi ricevas popecan salajron.
Ŝi preferas unupecajn bankostumojn.
Ni vendas vicpecojn por aŭtoj (uzotajn por anstataŭigi difektiĝintajn samajn pecojn).

4. Parto, formanta mem tuton en kolekto, serio kaj simile:
Tiu poŝtmarko estas unika peco.

5. Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj:
Ŝi legis al mi tre belan pecon.

6. Longa strio de teksaĵo, de kiu butikisto detranĉas vendotan parton:
La tablo estis kovrita de grandaj pecoj da toloj.



http://www.lernu.net/

Lernu Vortaro - Komencanta litero S

SCENO

1. Divido de akto, dum kiu la agado estas kontinua, aŭ (speciale en la franca teatro) ne okazas eniro aŭ eliro de roluloj:

La spektaklo kaptis atenton jam de la unua sceno.
Iu damaĝis ĉiujn scenajn akcesoraĵojn.
Mi tre ŝatis la scenaron kaj pro tio konsentis aktori en tiu filmo.
Kaj nun ni invitas la prezidanton veni sur la scenejon!
La baleto jam estas surscenigita.

2. Priskribo kun pli-malpli abrupta komenco kaj fino, de parto de ies vivo kaj simile:

Lia verko prezentas unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo.

3. Okazo eksterordinara, emocia, interesa, kiu povus esti la temo de teatra prezento:

Homoj trankvile observis tiun scenon.
La edzino faris scenon de akraj riproĉoj al la edzo.
Ili enscenigis al mi belan surprizon.

www.lernu.net

Lernu Vortaro - Komencanta litero K

KREI

1. Fari ion el nenio (se paroli pri Dio):
En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.
Vi ofendis vian kreinton!
Oni kredas, ke homo estas kreitaĵo de Dio.

2. Verki, ellabori ion, kio antaŭe ne ekzistis aŭ kio estas tute novaspeca; fondi:

En Esperanto aldonante afiksojn oni povas facile krei novajn vortojn.
Kreo de nova tekniko multe helpis al la homaro.
Li estis kontraŭ kreado de la organizo.
Tiu mirinda kreaĵo de Zamenhof amikigis multajn malsamajn homojn.
Ŝi estas tre kreema knabino.

3. Estigi ion abstraktan:

Tio kreis inter ili ĵaluzon.
Okazo kreas ŝteliston.
Brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ liaj okuloj.

www.lernu.net

Lernu Vortaro - Komencanta litero L

LOJALA

1. Fidela al la estro, la reĝo, la registaro:
Li estas lojala ministro.
La propono pri ŝanĝoj devas esti farata pace kaj lojale.
Vi ja ĵuris lojalecon al la ŝtato!

2. Aganta konforme al tio, kion postulas la honoro, sincereco, fideleco al la promesoj:
Dankon pro via helpo, mia plej lojala amiko!
Mallojalaj homoj ne estas dezirataj ĉi tie.

www.lernu.net

domingo, 26 de outubro de 2008

Post la morto - Francisco Valdomiro Lorenz

Post kiam mi vekiĝis ekster la strikta vesto el la fizika korpo kaj jam venkis la naturan emocion naskitan de la proceso liberiganta la animon, nebridebla deziro de libereco ekscitis min.
Devigita korekti la informan bildon starigitan de la teologiaj difinoj, mi vekiĝis kaj, akcepitante la trudojn de la propra renovigo, mi revis trairi la vojon de la mondo. Mi revis koni, fine, la Teron! Aŭskulti ĝiajn maljunecon kaj grandecon! Penetri la kulturon de la popoloj kaj proksime senti la tuton de iliaj tradicioj kaj legendoj, kredaĵoj kaj kutimoj! Ne nur aŭskulti la vortojn nun elparolatajn ĉe la ruinoj de Teboj aŭ en la temploj de Benareso, sur la stratoj de Ateno aŭ sur la sanktaj lokoj de Jerusalemo, ĉe la relikvoj de Romo aŭ sur la kampoj de Francujo, sed ankaŭ parole rimarkigi la notojn de la arĥivistoj de la spirito, notojn gardantajn la saĝon de Egiptujo kaj protektantajn la Manava Dharma Sastra-n aŭ la Leĝojn de Manuo el la bramana Hindujo, Leĝojn registrantajn la notojn de Sokrato kaj la originalajn lecionojn de Jesuo, kaj kiuj povos malkaŝi al ni la ediktojn de la romaj imperiestoj kaj ripeti la parolojn de Vercingetorix, la galla heroo, kapitulacinta al la soldatoj de Julio Cezaro, por ornami ties triumfon!...
Kiu, dum la eŭforio de maldensigita spirito, ne aspiros transporti sin, de surprizo al surprizo, al la sfero de la intelekto, simile al la faleno ebria de libereco kaj lumo, flirtanta de floro al floro?

Libro Esperanto kiel revelacio
De la spirito de Francisco Valdomiro Lorenz
Pere de la mediumeco de Francisco Cândido Xavier
Esperantigita de Benedicto Silva

quarta-feira, 22 de outubro de 2008

Enkonduko al la libro Vivo de Zamenhof - Edmond Privat

En 1959 estis la centa datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof. Kompreneble, Universala Esperanto-Asocio (UEA) dece festis la okazon. Ĝi tiucele apogis sin interalie sur "Baza programo de la aranĝoj okaze de la Zamenhof-Jaro". Ties unua punkto komenciĝis per la jena rekomendo: "Disvastigo de la verko de Prof. E. Privat pri la vivo de Zamenhof..."

Tiu verko, do Vivo de Zamenhof, estas la unua atentinda biografio pri la aŭtoro de Esperanto. Ĝi aperis nur tri jarojn post lia forpaso. La akcepto, kiun ĝi trovis, estis tre favora, ankaŭ dank' al la renomo, kiun jam tiutempe ĝuis la 31-jara sviso Edmond Privat. Poste sekvis aro da bonaj biografioj el la plumo de aliaj aŭtoroj, kiuj enhavas multe pli da detaloj el la vivo de Zamenhof. Sed tiu de Privat akiris apartan popularecon inter la esperantistoj kaj estas nun rigardata kiel klasika. Ralph Harry foje nomis ĝin unu el la du libroj, kiuj influis lian vivon kaj "enhavas la sekreton de mia fervoro kaj fideleco rilate al Esperanto".

Libro Vivo de Zamenhof
Edmond Privat
UEA