Skribo kaj elparolado
1. Skribo
1.1. Literoj
Esperanto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 literojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero).
Majuskloj: A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z
Minuskloj: a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k, l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z
Nomoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo
La ĉi-antaŭa vicordo de la literoj estas uzata por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj.
Majuskloj kaj minuskloj
La minuskloj estas la normalaj literformoj. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj.
Oni iafoje skribas nur per majuskloj, ekzemple en titoloj aŭ por emfazi.
Okaze oni vidas tekstojn kun nur minuskloj. Tio povas esti ekzemple stila efekto. Kelkaj eĉ eksperimente uzas nur minusklojn en ĉiaj tekstoj.
Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio.
La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.
Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj.
Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero Ŭ ne havas majusklan formon. Tiu ideo baziĝas sur la fakto, ke Ŭ ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto, sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankaŭ majusklan Ŭ.
Supersignoj
Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ KAJ Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.
Alternativoj al supersignoj
Por tiaj okazoj, kiam ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, la Fundamento difinis alternativan anstataŭan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas postmetitan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u.
Multaj uzas en tiaj okazoj anstataŭe aliajn supersignojn laŭ la ebloj, ekz. ´ (dekstrakorna supersigno, akuta supersigno). kaj ` (maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno). En komputila tekstolaboro, en retpoŝto, k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Kiam oni skribas Esperanton per Brajla skribo (skribo por blinduloj), oni uzas anstataŭe specialajn Brajlajn kodaĵojn por la supersignaj Esperantaj literoj. Tiaj elturniĝoj estas tute bonaj en tiaj specialaj uzoj. En ordinaraj tekstoj oni tamen uzu la oficialajn supersignojn aŭ la H-metodon klarigitan ĉi-antaŭe.
Anstataŭan skribon oni uzu nur en okazoj de nepra neceso.
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Aŭtoro Bertilo Wennergren
Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
Assinar:
Postar comentários (Atom)
Nenhum comentário:
Postar um comentário