La cearaano elektita por la biografio estas bahiano pro sia naskiĝurbo. Tamen li estas cearaano pro siaj geamikoj, familio, realigoj, laboro, batalo, travivo, idealo kaj koro. Fakte kvankam li estis naskita en Bahio, adoptis Cearaon kiel sian loĝlandon kaj Cearao adoptis lin kiel sian korfilon.
Politikisto , ĵurnalisto, poeto, dentist-kirurgo, humanisto, filantropo, religiemulo kaj forta defendanto de la esprimlibereco, Demócrito Rocha naskiĝis en Caravelas, internlanda bahia urbo, en la 14-a de Aprilo 1888 kaj mortis en la 29-a de Novembro 1943, en la ŝtato Cearao.
Kiam li estis 19-jara, li foriris el sia naskiĝurbo klaj iris al Arakaĵuo kie, en 1910, eklernis pri odontologio. En 1921, loĝanta en Cearao, li finis la kurson kaj diplomiĝis ĉe Cearaa Federacia Universitato.
27-jara, li edziĝis al Creusa do Carmo Rocha. La paro venis al Cearao kaj ekloĝis en Igŭatuo, kie Demócrito Rocha eklaboris kiel telegrafiston. En 1916 kaj 1917, naskiĝis liaj du filinoj, Albanisa Rocha Sarasate kaj Maria Lúcia Rocha Dummar.
En 1924, Demócrito Rocha kreis la revuon Ceará Ilustrada, ĉiusemajnan publikigaĵon, sed nedaŭra. Ĝi estis taksita la plej bona tiama beletra revuo.
En Januaro 1925, Demócrito Rocha ekkomencis sian ĵurnalistan karieron ĉe la ĵusfondita Ĵurnalo O Ceará.
La 7-an de Januaro 1928, Demócrito fondis la ĵurnalon O Povo, kiu estis 80-jara ĉi-jare. Tie li laboris ĝis sia morto.
En la aĝo 34, li estis nomumita Sekretario de la Komitato favore al Nilo peçanha, tiel komencante sian politikan karieron. En Marto 1927, li fondis la Partion de la Juneco.
Demócrito Rocha kompreneble estis esperantisto. Li estis vera esperantisto, pro tio ke li bone komprenis la mesaĝon de Zamenhof pri frateco kaj amo. Li disvastigis Esperanton, ĉu ĝin instruante ĉu per amaskomunikiloj. En 1913, li kreis la esperantistan ĵurnalon Nova Mondo.
En 1930, li estis elektita federala deputito en Cearao kaj vojaĝis al Rio-de-Ĵanejro, tiama ĉefurbo de Brazilo. Tie li ekkonis la samideanon Ismael Gomes Braga kaj ili iĝis grandaj amikoj. Komence sola en Rio-de-Ĵanejro, Demócrito, danke al Esperanto, havis multajn geamikojn kaj ne plu la soleco loĝis ĉe li.
Li apartenis al la Beletra Cearaa Akademio. kiel poeto, lia plej konata poemo estas La Rivero Ĵagŭaribe, portugallingve O Rio Jaguaribe, kiun li konsideris malfermita arterio al la maro.
Li ricevis multajn omaĝojn kaj gravaj homoj verkis lian biografion. En Fortaleza, estas kvartalo nomita Demócrito Rocha.
Laŭ Paulo Sarasate, lia amiko kaj laborkolego, en sia portugallingva libro pri Demócrito Rocha "La Rivero Ĵagŭaribe estas malfermita arterio", "liaj karaktero, kutimoj, bongusto, pasio pri la naturo, karesemo al la infanoj kaj bestoj, amo al la bonaj kaj belaj aferoj de la vivo igis lin vera poeto. Li verkis ĉirkaŭ tri dekduojn da poezioj, eĉ kelkaj sonetoj, sed nur 'La Rivero Ĵagŭaribe estas malfermita arterio' estus kaj estis sufiĉa por ke al li estu donata la honoron ĉeesti kiun ajn poezian antologion de la portugala lingvo."
José Roberto Alves de Albuquerque
Almanako Lorenz 2008
Eldonis Spiritisma Eldona Asocio F.V. Lorenz/RJ
Assinar:
Postar comentários (Atom)
Nenhum comentário:
Postar um comentário