quinta-feira, 20 de novembro de 2008

Biografieto pri Demócrito Rocha

La cearaano elektita por la biografio estas bahiano pro sia naskiĝurbo. Tamen li estas cearaano pro siaj geamikoj, familio, realigoj, laboro, batalo, travivo, idealo kaj koro. Fakte kvankam li estis naskita en Bahio, adoptis Cearaon kiel sian loĝlandon kaj Cearao adoptis lin kiel sian korfilon.
Politikisto , ĵurnalisto, poeto, dentist-kirurgo, humanisto, filantropo, religiemulo kaj forta defendanto de la esprimlibereco, Demócrito Rocha naskiĝis en Caravelas, internlanda bahia urbo, en la 14-a de Aprilo 1888 kaj mortis en la 29-a de Novembro 1943, en la ŝtato Cearao.
Kiam li estis 19-jara, li foriris el sia naskiĝurbo klaj iris al Arakaĵuo kie, en 1910, eklernis pri odontologio. En 1921, loĝanta en Cearao, li finis la kurson kaj diplomiĝis ĉe Cearaa Federacia Universitato.
27-jara, li edziĝis al Creusa do Carmo Rocha. La paro venis al Cearao kaj ekloĝis en Igŭatuo, kie Demócrito Rocha eklaboris kiel telegrafiston. En 1916 kaj 1917, naskiĝis liaj du filinoj, Albanisa Rocha Sarasate kaj Maria Lúcia Rocha Dummar.
En 1924, Demócrito Rocha kreis la revuon Ceará Ilustrada, ĉiusemajnan publikigaĵon, sed nedaŭra. Ĝi estis taksita la plej bona tiama beletra revuo.
En Januaro 1925, Demócrito Rocha ekkomencis sian ĵurnalistan karieron ĉe la ĵusfondita Ĵurnalo O Ceará.
La 7-an de Januaro 1928, Demócrito fondis la ĵurnalon O Povo, kiu estis 80-jara ĉi-jare. Tie li laboris ĝis sia morto.
En la aĝo 34, li estis nomumita Sekretario de la Komitato favore al Nilo peçanha, tiel komencante sian politikan karieron. En Marto 1927, li fondis la Partion de la Juneco.
Demócrito Rocha kompreneble estis esperantisto. Li estis vera esperantisto, pro tio ke li bone komprenis la mesaĝon de Zamenhof pri frateco kaj amo. Li disvastigis Esperanton, ĉu ĝin instruante ĉu per amaskomunikiloj. En 1913, li kreis la esperantistan ĵurnalon Nova Mondo.
En 1930, li estis elektita federala deputito en Cearao kaj vojaĝis al Rio-de-Ĵanejro, tiama ĉefurbo de Brazilo. Tie li ekkonis la samideanon Ismael Gomes Braga kaj ili iĝis grandaj amikoj. Komence sola en Rio-de-Ĵanejro, Demócrito, danke al Esperanto, havis multajn geamikojn kaj ne plu la soleco loĝis ĉe li.
Li apartenis al la Beletra Cearaa Akademio. kiel poeto, lia plej konata poemo estas La Rivero Ĵagŭaribe, portugallingve O Rio Jaguaribe, kiun li konsideris malfermita arterio al la maro.
Li ricevis multajn omaĝojn kaj gravaj homoj verkis lian biografion. En Fortaleza, estas kvartalo nomita Demócrito Rocha.
Laŭ Paulo Sarasate, lia amiko kaj laborkolego, en sia portugallingva libro pri Demócrito Rocha "La Rivero Ĵagŭaribe estas malfermita arterio", "liaj karaktero, kutimoj, bongusto, pasio pri la naturo, karesemo al la infanoj kaj bestoj, amo al la bonaj kaj belaj aferoj de la vivo igis lin vera poeto. Li verkis ĉirkaŭ tri dekduojn da poezioj, eĉ kelkaj sonetoj, sed nur 'La Rivero Ĵagŭaribe estas malfermita arterio' estus kaj estis sufiĉa por ke al li estu donata la honoron ĉeesti kiun ajn poezian antologion de la portugala lingvo."

José Roberto Alves de Albuquerque
Almanako Lorenz 2008
Eldonis Spiritisma Eldona Asocio F.V. Lorenz/RJ

domingo, 16 de novembro de 2008

Literoj

Skribo kaj elparolado
1. Skribo
1.1. Literoj

Esperanto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 literojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero).

Majuskloj: A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z
Minuskloj: a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k, l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z
Nomoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo

La ĉi-antaŭa vicordo de la literoj estas uzata por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj.

Majuskloj kaj minuskloj
La minuskloj estas la normalaj literformoj. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj.

Oni iafoje skribas nur per majuskloj, ekzemple en titoloj aŭ por emfazi.

Okaze oni vidas tekstojn kun nur minuskloj. Tio povas esti ekzemple stila efekto. Kelkaj eĉ eksperimente uzas nur minusklojn en ĉiaj tekstoj.
Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio.
La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.
Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj.
Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero Ŭ ne havas majusklan formon. Tiu ideo baziĝas sur la fakto, ke Ŭ ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto, sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankaŭ majusklan Ŭ.

Supersignoj
Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ KAJ Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

Alternativoj al supersignoj
Por tiaj okazoj, kiam ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, la Fundamento difinis alternativan anstataŭan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas postmetitan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u.
Multaj uzas en tiaj okazoj anstataŭe aliajn supersignojn laŭ la ebloj, ekz. ´ (dekstrakorna supersigno, akuta supersigno). kaj ` (maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno). En komputila tekstolaboro, en retpoŝto, k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Kiam oni skribas Esperanton per Brajla skribo (skribo por blinduloj), oni uzas anstataŭe specialajn Brajlajn kodaĵojn por la supersignaj Esperantaj literoj. Tiaj elturniĝoj estas tute bonaj en tiaj specialaj uzoj. En ordinaraj tekstoj oni tamen uzu la oficialajn supersignojn aŭ la H-metodon klarigitan ĉi-antaŭe.
Anstataŭan skribon oni uzu nur en okazoj de nepra neceso.

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Aŭtoro Bertilo Wennergren
Esperanto-Ligo por Norda Ameriko

Lernu Vortaro - Komencanta litero Ŭ

Lernu Vortaro - Komencanta litero Ŝ

Lernu Vortaro - Komencanta litero Ĵ

Lernu Vortaro - Komencanta litero Ĥ

Lernu Vortaro - Komencanta litero Ĝ

Lernu Vortaro - Komencanta litero Ĉ

Lernu Vortaro - Komencanta litero Z

Lernu Vortaro - Komencanta litero V

Lernu Vortaro - Komencanta litero U

Lernu Vortaro - Komencanta litero T

Lernu Vortaro - Komencanta litero R

Lernu Vortaro - Komencanta litero O

Lernu Vortaro - Komencanta litero N

Lernu Vortaro - Komencanta litero M

Lernu Vortaro - Komencanta litero J

Lernu Vortaro - Komencanta litero I

IMPETI
Forte kaj vive sin ĵeti antaŭen; arde, fervore aspiri al iu celo:
Li impetis al la pordo.
Impeton de la rivero haltigis la digo.
Ŝi parolis kun impeto.
Impeta pluvo.
Li impete atingis la celon.

Lernu Vortaro - Komencanta litero H

Lernu Vortaro - Komencanta litero G

Lernu Vortaro - Komencanta litero F

FLIKI
1. Surkudri sur la truo de vesto pecon de taŭga materialo, ŝtofo, ledo ktp por ĝin ripari:
Vi devas fliki vian pantalonon.
Mia robo havas multe da flikoj.
Lia metio estas flikado.
La truo en la ŝuo estis flikita.

2. Laŭpove, pli malpli bone ripari:
Truon de l'honoro flikos neniu tajloro.
Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
Malfacilas fliki rompitan amikecon.
Ĉu vi volas flikadi tiun aĵon?

Lernu Vortaro - Komencanta litero E

Lernu Vortaro - Komencanta litero D

DEFII
Aserti al iu, ke li ne kapablas superi la asertanton en konkurso, ludo, ks.; maltimi, provoki, spiti, prezenti nesupereblan obstaklon:
Por mi tio estas defio.
Mi akceptas tian defion.
Ŝi ne povis defii la danĝeron.
Li ne timis defii ĉampionon de bokso.

Lernu Vortaro - Komencanta litero C

Lernu Vortaro - Komencanta litero B

Lernu Vortaro - Komencanta litero A

ASERTI
Firme esprimi sian opinion, ke io estas vera; certigi, pretendi, ĵuri:
Ĉiuj atestantoj asertis tion.
Ŝi asertas male.
Tio estas senbaza aserto.
Li asertas, ke tio vere okazis.
Liaj asertoj ne konvinkis min.