sexta-feira, 27 de fevereiro de 2015

Poemo “La Rivero Ĵagŭaribe”

Aŭtoro: Demócrito Rocha
Esperantigis el portugala: José Roberto Alves de Albuquerque


Rivero Ĵagŭaribe estas malfermita arterio
tra kie fluas
kaj perdas sin
la sango de Cearao


La maro ne iĝas ruĝa
ĉar la sango de Cearao
bluas...


La tuta plasmo
tiu tuta hemoglobino
ĉe la sistolo de la vintroj
iras perdi sin en la maro


Antaŭ jarmiloj... ekde kiam rompiĝis la tuniko
de la rokoj
pro la eksplodoj de la kataklismoj
aŭ pro la jarcenta erozio de la kalkaro
de la gnejso
de la kvarco
de la natura siliko


Kaj la rompiĝo de la akvobaraĵaj aneŭrismoj…


Kiom da tempo perdita!


Kaj la kompatinda malsanulo – Cearao – anemiita,
skeleta, almozpetema kaj malgrasa
- la vasta kapilara reto bruliĝanta pro la sunvarmego -
estas la giganto kun la arterio malfermita
rezistanta kaj mortanta
rezistanta kaj mortanta
mortanta kaj rezistanta...


Estis la glavo de iu dio, kiu al vi vundis
la karotidon
al vi – Fenikso el Brazilo!


Kaj via cerbo ankoraŭ pensas
Kaj via koro ankoraŭ pulsas
Kaj via pulmo ankoraŭ spiras
Kaj via brako ankoraŭ konstruas
Kaj via piedo ankoraŭ elmigras
Kaj ankoraŭ loĝatigas


La velkitaj ĉeloj en Cearao
ŝvelas la protoplasmon
(samkiel ĝiaj kotonkapsuloj)
Kaj verdnukleiĝas
- estas la kultureja kromatino internlande…


(Ha, se ĝi atingus rokan koagulon)


Kaj la sango fluanta
tra la arterio de rivero Ĵagŭaribe
La sango fluanta apenaŭ estas alveninta
en la ventriklojn de la naskiĝejoj...


La sango fluanta kaj neniu haltigas ĝin ...


Homoj de la patrujo – aŭdu:
- savu Cearaon!


Kiu estas la Respublika Prezidento?


Rapide
Hemostazan pinĉileton ĉe Oros’!


Homoj –
Cearao estas mortanta, estas
fordisiĝanta je sango...


Neniu aŭdas ĝin, neniu aŭdas ĝin
kaj la giganto mallevas la kapon sur la bruston
grandegan,
Kaj la giganto genuiĝas sur la polvon
de la bruligita tero,


kaj


- je la lastaj startoj – ĝi iras
mortanta kaj rezistanta
mortanta kaj rezistanta
mortanta kaj rezistanta